|
La
Esperanto-movado en la provinco Henan de Ĉinio
Henan-a Esperanto-movado kun historio
de pli ol 80 jaroj komencĝis en la komenco de la 20-a jarcento.
En la 20-jaraj ĝis 70-jaraj jaroj de la jarcento troviĝis
Esperantaj aktivadoj okazigitaj de la esperantistoj el la provinco
Henan. Precipe de post la Dua Tutlanda Esperanta Labor-kunsido en
aŭgusto, 1979, t.e. en 80-jaraj jaroj de la jarcento
la provincaj esperantistoj ekkombinigis la Esperanto-movadon
kun sciencteknikaj , ekonomiaj kaj komercaj aktivadoj
kaj turnis la atenton de la akademia esplorado al la aplikado.
En 1912, fondiĝis
Kaifeng-a Branĉo sub la Centra afero de Ĥina Esperanto-Asocio,
en tiu urbo oni okazigis Esperanto-kurson.
Marte de 1921, fondiĝis la Esperanto-Asocio de
la Luoyang-a Kvara Instruista Lernejo. En 1943, iu doktoroel Italio
lernigis Esperanton al lernantoj en mez-lernejo en Fangcheng-gubernio.
En 1957, fondiĝis Zhengzhou-a Esperanto-Grupo, kiu mimeografe
eldonis la organon Verda Folieto. La grupo festis la Zamenhof-feston
en 1962 kaj 1963. En la urboj Sanmenxia(Sanmenŝja) kaj Xinxiang(Sinŝjang)
ankaŭ aperis Esperantaj aktivadoj en la 70-jaraj jaroj de la
pasintaj jarcento.
Henan-anoj , kiuj lernas Esperanton , pli kaj pli
multiĝis de tiam ,kiam oktobre de 1980 Ŝinhŭa-a Koresponda
Esperanta Lernejo unua varbis lernantojn en Ĉinio post la fino
de la “ kultura revolucio”. Laŭ la
statistiko de 1983, la lernatoj nombriĝis
almenaŭ 2000. Sekve de la la plimultiĝo de la Esperantaj
lernantoj , oni okazigis la Tutprovincan Esperantistan Majunuan
Kunsidon en 1983 en la ĉefurbo Zhengzhou(Ĝengĝoŭ).
La kunsido akcelis la disvolviĝon de
Henan-a Esperanto-movado. Oktobre de la sama jaro,
Henan-a Esperanta Stud-Rondo oficiale fondiĝis
en Zhengzhou. Surbaze de tio , la 28-an de septembro, 1985, fine
fondiĝis en la ĉefurbo Henan-a Esperanto-Ligo.
Por pli bone disvastigi
Esperanton , ankaŭ Henan-aj esperantistoj havigis al si Espernatan
lernejon. En septembro de 1985, la Henan-a Filio de la Ĉina
Koresponda Esperanta Instituto stariĝis, sekve ĝiaj konsultiĝiaj
stacioj ankaŭ stariĝis unu post alia en diversaj lokoj
de la provinco. Krome la lokaj Esperanto-organizoj en la provinco
establis diversformajn Esperanto-kursojn. Ekde 1986 la provinco
funkciigis pli ol 70 kursojn, en kiuj lernis centoj kaj miloj da
homoj, kaj multaj el ili fariĝis espeantistoj kaj
aktivuloj en Esperanto-movado. Disvastigo de Esperanto en Henan
plivigligas la akademian aktivadon iom post iom, samtempe
akcelas Esperanto-movadon de la provinco.
Ekde 1986, Henan-aj esperantistoj
aktive laboris por internacia interŝanĝo, aliĝis
al la 71-a, 72-a kaj 73-a Universala Kongreso de Esperanto,
ankaŭ al la 1-a, 2-a, 3-a Internacia Akademia Konferenco
pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto, kaj
plifortigis la amikan interrilaton kun francaj,
japanaj, usonaj, sovetiaj , finlandaj, nederlandaj
esperantistoj kaj amike kunlaboris kun ili el tiuj landoj. En lastaj
20 jaroj la esperantistoj de la provinco Henan pripensas kaj agadas.
En la 21-a jarcento ili klopodos plu por Esperanta
afero.
(Konlejo)
|