网站首页 版主档案 绿太阳文集 世界语村 会展中心 围棋世界 休闲驿站 中原论坛 给我留言

Bonvenon al verdasuno

   
  Ĉefpaĝo
  Informoj
  EM de Henan
  Esperantaj organizoj
  Skizo pri Zhengzhou
  Vojaĝo tra Zhengzhou

ZHENGZHOU BONVENIGAS VIN!
2004-06-01
Skizo pri Zhengzhou
 

    Zhengzhou(Ĝengĝoŭ) estas antikva kaj nove disvolviĝangta urbo , kiu estas la ĉefurbo de la provinco Henan kaj ĝia politika, ekonomia , sciecnca , teknika kaj kultura centro, kaj norde de ĝi preterfluas la Flava Rivero, okcidente de ĝi sidiĝas la monto Songshan kaj sudoriente de ĝi troviĝas vasta la Ebenaĵo Huanghuai. La urbo Zhengzhou konsistas el 12 distriktoj kaj gubernioj(urbetoj) nome de Xinzheng, Dengfeng, Xinmi , Xingyang, Gongyi, Zhongmu kaj tiel plu. Ĝi kovras areon de 7446.2 kvadrataj kilometroj, el kiuj la urbaj kvartaloj estas 1013.3, la konstrua urbkvartalo areo estas 212.4.La urbo havas 6.977 milionojn da loĝantoj ,el kiuj 3.22 milionoj loĝas en la centraj urbdistriktoj. En la urbo Zhengzhou vojaĝi estas oportune en ĉiu sezono, ĝia meznombra temperaturo jara estas 14.3 kaj ĝia senprujna periodo daŭras 220 tagojn , kun longa sunbrilado da 2400 horoj en tutjaro. Ĝia jara pluvokvanto estas 640 mm. , plejparte en la tri monatoj de julio ,aŭgusto kaj septembro. La ĉefa trajto de la urbo Zhengzhou estas jene:
     Meze de Ĉinio situas la urbo Zhengzhou, kiu sin trovas en la mezo de la provinco Henan. Ĝuste pro tio Zhengzhou okupas gravan pozicion en nia lando.
     Trafiko en Zhengzhou estas facila. Nia urbo Zhengzhou estas la plej granda pasaĝera fervoja stacio de Ĉinio kaj unu el la 7 aŭtovoja nodoj de la lando. Ĝi havas nomon “ĉina fervoja koro”. La urbon trapasas la Pekin-Kantona Fervojo kaj la Lianjungang-Wulumuqi-a Fervojo. Sude de Zhengzhou troviĝas Xinzheng-a Internacia Flughaveno,kaj de tie oni flugas rekte al Hongkongo. Ankaŭ de Zhengzhou oni povas veturi per aviadilo , vagonaro aŭ aŭto al Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Xi’an kaj aliaj urboj.
     Antikva urbo Zhengzhou havas longa historio. Antaŭ 3600 Zhengzhou formiĝis ĉefurbo de Shang-dinastio.Tiam ĝi nomiĝas Bo kun bone evoluintaj bronzfanda tekniko kaj ceramiko.
     Komerca aktivado de Zhengzhou viglis en Shang-dinastio ,en kiu formiĝis memstara socia tavolo, okupiaĝntaj speciale pri interŝanĝo de varoj. Zhengzhou estas grava komerca urbo en la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero. Nun tie funkcias moderna komerca reto. La Zhengzhou-a interŝanĝejo de agrikulturaj produktaĵoj estas la unua interŝaneĝejo sankciita de la Ŝtata Konsilantaro, kiun oni nomas la unua bazaro de Ĉinio. La grena prezo en Zhengzhou ludas gvidan rolon en grena komercado de Ĉinio.
     Verda urbo estas alia nomo de Zhengzhou. Antaŭ pli ol 20 jaroj ĝi estas fama en Ĉinio,pro ke la urbo vestiĝas per verdaĵo anstataŭ sablovento.Nun ĝi verdiĝas pli ol antaŭe.La verdigita areo atingas 34.5% de la totala areo de la urbo.
     Turismo en Zhengzhou ĉiam estas bonvena.En Zhengzhou estas 137 protektataj historiaj lokoj de la ŝtata kaj provinca nivelo. Ĝi estas turisma urbo fama tra la tuta Ĉinio. Ĉiujare tien vojaĝas 800 mil ĉinaj kaj alilandaj turistoj.



郑州·绿太阳网
站长:verdsun  Email:
verdsun@yahoo.com.cn