网站首页 版主档案 绿太阳文集 世界语村 会展中心 围棋世界 休闲驿站 中原论坛 给我留言

Bonvenon al verdasuno

   
   Ĉefpaĝo
  Informoj
  EM de Henan
  Esperantaj organizoj
  Skizo pri Zhengzhou
  Vojaĝo tra Zhengzhou

 

 

 

 


ZHENGZHOU BONVENIGAS VIN!

Tombejo de Han-dinastio en Dahuting

La tombejo en Dahuting estas unu el la plej grandaj tombejoj de Han-dinastio nun konataj en Ĉinio. Sur la tombaj muroj vidiĝas abundo da ŝtonaj gravuraĵoj kaj buntaj freskoj, kiuj montras luksan vivon de la tiamaj aristokratoj. Ili estas valoraj historiaj materialoj por studi la politikon, ekonomion kaj kulturon de la Orienta Han-dinastio.


Ruino de antikva ĉefurbo de Shang
     En kaj ekster la urbomuroj oni malkovris kelojn, fosaĵojn, putojn kaj tombojn en la antaŭa periodo de Shang-dinastio kaj porcelanan vinujon, nomatan la unua el la ĉinaj porcelanaĵoj, bronzaĵojn kun delikataj strioj kaj skribaĵojn sur ostajhoj kaj ceramikaĵoj de tiu dinastio. Oni eltrovis ankaŭ ruinojn de vilaĝoj kaj metiejoj. Tio montris, ke ĝi estis unu el la gravaj urboj de Ĉinio antaŭ 3500 jaroj.

Historiaj ruinoj de Peiligang kaj Dahe-vilaĝo

La unua ruino kun areo de 20 mil kvadrataj metroj estas neolitika.

La lasta kun areo de 0.9 miliono da kvadrataj metroj kaj dika je 12 metroj apartenas al Yangshao-kulturo de neolitiko. Nun ĝi jam fariĝis historia muzeo.


Songshan-monto
     Songshan estas unu el la kvin famaj montoj de Ĉinio. Ĝi altas 1512 metrojn super la marnivelo kaj serpentumas 70 km. Tie staras 72 ĉarmaj montpintoj.


Vidindejo ĉe la Flava Rivero

     La vidindejo estis konstruita antaŭ kelkaj jaroj. Tie la rivero estas larĝa kaj montoj verdaj kaj oni povas ĝui belajn pejzaĝojn en la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero kaj ankaŭ la miniaturon de historiaj objektoj ĉe la Flava Rivero kaj stelearon.

     
Klasika lernejo de Songshan

     La lernejo estis konstruita en la 5-a jc. Ĝi estas unu el la kvar famaj ĉinaj klasikaj lernejoj. Grandaj konfuceanismaj intelektuloj Cheng Hao, Cheng Yi, Sima Guang kaj Fan Zhongyan siatempe faris tie lekcion. En la korto prosperas cipreso plantita antaŭ 3000 jaroj.


Shaolin-templo

     La templo konstruighis en la 5-a jc. Ĝi estas lulilo de Chanzong-sekto de budhismo kaj uŝu-luktarto Shaolin. Oni nomas ĝin la unua templo de Ĉinio. En la historio ĝi plurfoje prosperis kaj malprosperis. Ĉe ĝia apogeo aktivadis pli ol mil bonzoj. Shaolin-skolo iam havis cent seriojn por uŝu-ekzercado. En la 20-a jc. pro furoro de la samtitola filmo la templo famiĝis tra la tuta mondo.

Malnova lo
ĝejo de Du Fu
     En la malnova loĝejo de Dufu, granda poeto de Tang-dinastio, sub la monto Bijia konserviĝas multe da kaligrafaĵoj kaj poemoj faritaj de li.
   
     
Templo de la Meza Monto en Songshan

La nomita templo estas unu el la plej antikvaj taoismaj temploj en Ĉinio. Tie feudismaj imperiestroj kultis la Dion de la Meza Monto.

Imperiestra maŭzoleo de la Norda Song-dinastio

 Tie eterne dormas 7 imperiestroj de la Norda Song-dinastio kaj iliaj edzinoj, kronprincoj, princinoj kaj aliaj korteganoj. Tie staras 941 delikataj ŝtonaj homfiguroj.


中国·郑州·绿太阳网
站长:verdsun  Email:
verdsun@yahoo.com.cn